//Artikolo skribita septempbre 2007 far Denizo// Hieraux mi intencis eldoni fontan torenton. Mi iris al [[http://thepiratebay.org/|The Pirate Bay]] (la golfo de piratoj) kaj elektis eldonu. Sed evidente mi devis krei la fonta torento loke unue kaj elsxuti gxin poste. ===== Kiel krei per Ubuntu ===== En Ubuntu vi jam havas cxio, kion vi bezonas. * Vi unue arangxas en iu dosierujo la eldonotaj dosiero(j) * Poste vi premas Alt+F2 kaj entajpas btmaketorrentgui * Tiel vi ekhavas interfacon per kio vi povas krei la torrent. * Nun vi bezonas URL-on por eldoni la torrent. Tiun vi ekhavos de via eldonilo (ang. //tracker//). Se vi eldonas per The Pirate Bay vi entajpu la URL-on: http://vip.tracker.thepiratebay.org/announce * Poste vi elektas la dosierujo en kiu estas la eldonotajn dosierojn. * Alklaku "Okej" * Nun la programaro demandas vin: Cxu vi volas dosiero ".torrent" por cxiuj dosieroj aux nur por la tuta dosierujo? * Elektu "tuta dosierujo" * Nun la .torrent-dosiero pretas alsxuton al The Pirate Bay. Rigardu [[http://thepiratebay.org/upload|The Pirate Bay: Alsxutu torrent]] * Post alsxuto vi devas mem dissxuti la torrent, por ke aliaj povas elsxuti de vi (kaj poste de unu la alian). //Mi rekomendas ke vi dissxutas mem almenaux dum la unuaj 48 horoj.// Tio estas necesa cxar en tiu tempo la torrent facile povas "morti" pro tio ke malmultaj homoj dissxutas kiel vi. **Noto:** Povas esti bona ideo se vi sciigas homoj en la esperanto komunumo (se temas pri tia torrent) pri via nova torrent, tiel vi povas esti bonsxanca ke aliaj helpas al vi dissxuti. Vi povas sciigi homoj per ekz. [[http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/|SCE]] aux [[http://klaku.net/|Klaku.net]] === Miaj du unuaj torrent-dissxutajxoj === * http://thepiratebay.org/tor/3820236 * http://thepiratebay.org/tor/3820298 ===== Terminlisteto ===== //adaptita de propono de cindio// * **Samtavola dosierdivida protokolo**: estas maniero por sendi grandajn dosierojn per disrompo de la dosiero en pecojn. Uzantoj de personaj komputiloj kundividas la pecojn, elŝutante de aliaj la pecojn kiujn ili bezonas, kaj alŝutante al aliaj la pecojn kiujn la aliaj bezonas por kunmeti la pecojn en unu kompletan dosieron. Tiu ĉi metodo nur postulas kunordigan servilon kiu kunordigas la kundividadon, kaj ankaŭ gastigas la fontdosieron, kiu enhavas informojn pri la pecoj bezonataj. Tio malpliigas la ŝarĝon por la gastiga servo. Ankaŭ ekzistas la Disa Hakettabela (DHT--Distributed Hash Table) protokolo, en kiu ĉiu kundividanto efektive estas la kunordiga servilo; tio plue malpliigas la bezonon por gastiga servo. * **fonta torento** aux **torentdosiero**: Tiu dosiero kiu enhavas la informojn bezonatajn por eki la komunikadon kun la konordiga servilo kaj tiel komenci la dissxuton de dosieroj. Angle //torrent file// * **kunordiganta servilo**: Bittorenta kunordiganta servilo estas servilo kiu ebligas kaj helpas dum la komunikado inter komunikantoj (ang. //peers//) uzante la bittorentan ret-komunikan protokolon. Angle //tracker// * **kunordigi** (tr): Kunordigado estas la kerno de dissxutsistemoj kiel bittorento. Angle //to track//\\ * **kundividantoj** ŝajnas esti taŭga nomo por //peers//, ĉar ili kundividas la pecojn de torento -- iuj personoj estas fontoj, te. ili sendas pecojn, iuj personoj estas ricevantoj (//leechers//), do ricevas pecojn. * **peco** (//chunk//): la originala dosiero (ĉu estas muzikaĵo, ĉu estas Linuksa distribuaĵo) estas rompita en pecojn. La personoj kiuj havas kelkajn el la pecoj povas alŝuti ilin al aliaj, la personoj kiuj bezonas tiujn pecojn ricevas de aliaj. * **fontoj** (//seeders//) fine elŝutis la kompletan kopion, kaj nun nur alŝutas. __//noto: legu sube//__ * **fontsendi** (//seed//): kiam vi havas la kompletan torentdosieron, vi povas fontsendi. Malgraŭ tio, antaŭ ol vi havas la kompletan kopion, vi ja povas alŝuti la pecojn kiujn vi jam ricevis. Pro tio, iuj torentaj programoj ne distingas inter fontoj kiuj havas la kompletan torenton, kaj fontoj kiuj havas nur iom da la pecoj. * Atentu vian **kunhavan proporcion** (//share ratio//). Se vi ĉefe ricevas sed malofte fontsendas, la grandaj kunordigaj serviloj (ĉefe privataj) eble malpermesos vin. Tiu cxi artikolo estas eldonita laux [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:GNU_Free_Documentation_License|GFDL]] 1.2 (aux postaj versioj) pro tradukita enhavo de la Vikipedio.\\ ====Diskutejo==== Pri la ŝanĝo de rejŝo al proporcio:\\ Denizo, mi ne volas diri "a/b = c/d", nur "a/b". Ĉu mi miskomprenas 'proporcio'? >Mi kredas ke ne. Temas pri ciferigita komparo, cxu ne? (http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=ratio)--- //[[denizo@opia.dk|denizo]] 2008/02/26 02:30//