Nia komunumo okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo
de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton
kiel laborlingvon.
Niaj ĉefaj celoj estas:
subteni efikan portalon aŭ
TTT-paĝojn pri la temo.
disvastigi
Linukson ĉe la esperantistoj.
konvinki esperantistojn uzi Linukson kaj liberajn programojn.
havi skipon, kiu helpos al membroj solvi rilatajn problemojn.
unuigi la esperantistojn, uzantojn de la
operaciuma sistemo GNU/Linukso kaj liberaj programoj.
organizi renkontiĝojn dum esperanto-aranĝoj aŭ linuksaj renkontiĝoj.
organizi Premion dum
UK por la plej bona tradukado, kreado de programo aŭ projekto.
kunlabori kun asocioj esperantistaj
UEA kaj liberaprogramaraj kiel
KDE,
GNOME kaj
OpenOffice.
trovi komercan partneron por aĉeti malmultekoste inkojn, akcesoraĵojn kaj komputilojn.
projektoj: ekzemple aldoni voĉon, paroladon al programo “
OpenOffice” en esperanto.
Sciu pli en LUG-Esperanto
NOTOJ
Se vi ne konas kiel funkcias vikiojn, legu
enkondukon pri ĝi kaj vi povos kunlabori ĉi tie.
Nur registritaj uzantoj povas alŝuti dosierojn kaj bildojn al la nomspacoj Programado, Projektoj kaj Tradukado.
-