Ĉu vi miras pri message freeze? Dum freeze programisto ne devus ŝanĝi tradukeblajn vort-ĉenojn en sia aplikaĵo. Tiu permesas al la tradukistoj, ke ili povas fini la tradukadon sufiĉe frue por la sekva redakcio.
En KDE, kiam ni renkontas msgid kiu enhavas _n:, ni havas ŝancon por traduki unu linion por unuobla okazo, kaj sekvan linion por multnombraj okazoj. EKZ.
_n: Minute\n
Minutes
la tradukanto tradukis:
Minuto\n
Minutoj
Se vi klakas:
⇒ Tab (taba aŭ deŝova klavo)
Enmetas \t
⇒ Eniga Klavo
Se la lasta signo antaŭ la kursoro ne estas spaceto, enmetas spaceton, kaj komencas novan linion.
⇒ Ctrl+Eniga Klavo
Nur komencas novan linion (sen kontroli spaceton)
⇒ Majuskliga klavo+Eniga klavo
Enmetas \n kaj komencas novan linion
Se vi faras du-citilon
⇒ “
Enmetas \"