|
Written by Cindy McKee
|
|
Wednesday, 04 April 2007 |
Hieraŭ mi tradukis komputilan mesaĝon en Esperanton. Mi pensis ke Esperanto estus pli komprenebla ol la angla, sed ĉi tiu linio: msgid "Flushed IO" msgstr "Elbufrigita eneligo" NE estas komprenebla al mi aŭ en la angla aŭ en la Esperanto! :-( Do, ĉu mi malŝparas la tempon? Esperanto estas ilo por mi; ilo por pli bone kompreni unu la alian; kaj mi deziras helpi personojn kiuj ne lingvokapablas en angla aŭ alia populara lingvo. Sed mi rimarkas ke aliaj nur volas traduki ion ajn, ĉion en Esperanton, nur pro Esperanto; la celo estas Esperanto. Mi malkonsentas kun tia sinteno. Mi vere volas helpi komprenecon, kaj plenumi bezonon kiam mi tradukas. Sed nun, mi ne estas certa ke persono kiu ŝaltas sian komputilon kaj legas la mesaĝojn, la piktogramojn ks. Esperante, komprenas pli bone ol se li legus ĉion angle. Mi bezonas konsilon. |
|
Last Updated ( Wednesday, 04 April 2007 )
|